Morgaŭo feliĉe anoncas hodiaŭ, ke la klopoda periodo finiĝis sukcese. La celo ĝis nun de Morgaŭo estis provi porti al la Esperanto-mondo simplan mallongan novaĵservon, kaj feliĉe ni povas anonci, ke la rezultoj de la eksperimento montras, ke Morgaŭo povos esti daŭre sukcesa. Pro tio, ni haltigas la nunan klopodon, kaj intencas re-lanĉi plene Morgaŭon pli bele, pli forte, kaj pli grande post mallonga tempo.
Ni dankas al ĉiuj el la subtenantoj, legantoj kaj kontribuintoj ĝis nun, kaj kore promesas, ke Morgaŭo revenos en junio 2017!
ĜIS JUNIO!!!
Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.
2017-04-25
2017-04-14
Novaĵo pri Morgaŭo baldaŭ....
Bonvole atendu, ni anoncos freŝan bonan novaĵon pri Morgaŭo baldaŭ. Ni dankas vin por via daŭra subteno de ĉi tiu projekto.
2017-04-04
Tertremo ĉe la Filipinoj
Mapo de la tertremo (foto-fonto) |
Terorista atako en la metroo de Sankt-Peterburgo
Hieraŭ okazis bomba eksplodo en la metroo de la rusa urbo Sankt-Peterburgo. 14 (dek kvar) homoj mortis pro la terorista atako. Dekoj da homoj estis vunditaj. Laŭ la rusaj enketistoj (tiuj, kiuj esploras pri la afero por eltrovi informon), la atakinto estis ruso, kiu naskiĝis en Kirgizio. La atakinto nomiĝas Akbarzhon JALILOV. La rusa prezidento Vladimir PUTIN esprimis kondolencojn por la viktimoj.
2017-04-03
Reformado de Tokia Elektropova Kompanio
Enoficiĝonta prezidanto de Tokia Elektropova Kompanio
KAŬAMURA Takaŝi donis gazetaran konferencon en Tokio la 3-an de aprilo, 2017.
Tie li diris, ke teamo de eksteraj direktoroj estos organizata por reformadi la
kompanion. Li ankaŭ emfazis, ke li antaŭenpuŝos restrukturadon kaj
re-aktivigadon de nukleaj centraloj por la kompanio por financigi kompensadon
al viktimoj de la akcidento ĉe Fukuŝima Unua Nuklea Centralo kaj ĝian malmuntadon.
Fukuŝima Unua kripliĝis pro la grandega tertremo kaj sekvintaj cunamoj
okazintaj en la 11-a marto de 2011.
de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.
de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.
2017-04-01
Lingva ŝanĝo ĉe Morgaŭo
toki pona |
mi weka e toki Epelanto. tenpo ni, la mi wile toki e toki pona. sitelen ni li toki pona. o pona.
Subscribe to:
Posts (Atom)