Trinkebla akvo revenas denove al Santiago post akva manko. Dum kelkaj tagoj la akvo ne fluis el la kranoj por 4
(kvar) milionoj da enloĝantoj en la ĉilia ĉefurbo, Santiago. La problemo komencis dimanĉon. Ĝin kaŭzis granda inundo ĉe la rivero Maipo. La inundo malpurigis la riveron per rubo, ŝtonoj kaj koto. La rivero Maipo estas la fonto de la trinkebla akvo por Santiago.
Oni diris, ke oni devas ne trinki la akvon ĝis la rivero estas denove klara. Restoracioj, lernejoj, kaj komercoj ne rajtis malfermi dum la akva manko. Nun la plej multe da partoj de la urbo nun povas denove ricevi puran akvon.
Dum la inundoj, 3
(tri) homoj mortis.